Ijob 10
Esperanto
1Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.

2Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.

3CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?

4CXu Vi havas okulojn karnajn, Kaj cxu Vi rigardas, kiel homo rigardas?

5CXu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aux cxu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,

6Ke Vi sercxas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,

7Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

8Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas!

9Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.

10Vi elversxis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromagxon Vi min kundensigis.

11Per hauxto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.

12Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.

13Sed cxi tion Vi kasxis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:

14Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.

15Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.

16Se gxi levigxas, Vi cxasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.

17Vi elmetas kontraux mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraux mi; Nova armeo min atakas.

18Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!

19Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.

20Mia vivo estas ja mallonga; CXesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigligxu,

21Antaux ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,

22En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.



Esperanto

Bible Hub

Job 9
Top of Page
Top of Page