De Jakobo 3
Esperanto
1Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan jugxon. 2CXar multokaze ni cxiuj falpusxigxas. Se iu ne falpusxigxas parole, tiu estas perfekta homo, kapabla bridi ankaux la tutan korpon. 3Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon. 4Jen ankaux la sxipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turnigxadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas. 5Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero! 6Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena. 7CXar cxiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampajxoj kaj enmarajxoj la homa raso al si subigas kaj subigis; 8sed la langon neniu povas subigi; gxi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno. 9Per gxi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per gxi ni malbenas homojn, faritajn laux la bildo de Dio; 10el la sama busxo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti. 11CXu la fonto elsxprucigas el la sama aperturo dolcxan akvon kaj maldolcxan? 12cxu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aux vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolcxajxon.

13Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco. 14Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero. 15CXi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda, lauxsenta, demona. 16CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago. 17Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco. 18Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.



Esperanto

Bible Hub

James 2
Top of Page
Top of Page