Jesaja 65
Esperanto
1Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne sercxis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris:Jen Mi estas, jen Mi estas.

2CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laux siaj intencoj;

3al popolo, kiu konstante indignigas Min antaux Mia vizagxo; al homoj, kiuj bucxas oferojn en gxardenoj kaj incensas sur brikoj;

4al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, mangxas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;

5kiuj diras:Iru for, ne alproksimigxu al mi, cxar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.

6Tio estas enskribita antaux Mi:Mi ne eksilentos, gxis Mi repagos; kaj Mi repagos sur ilian bruston

7viajn kulpojn kaj kune ankaux la kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili iliajn antauxajn farojn sur ilian bruston.

8Tiele diras la Eternulo:Kiel se en vinberaro trovigxas mosto, oni diras:Ne difektu gxin, cxar en gxi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu cxiujn.

9Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie logxos.

10Kaj SXaron estos pasxtejo de sxafoj, kaj la valo Ahxor kusxejo de bovoj por Mia popolo, kiu sercxas Min.

11Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, arangxas tablon por la Felicxo, kaj faras versxon por la Destino-

12vin Mi destinos por la glavo, kaj cxiuj vi genuos por la bucxo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne auxskultis, kaj vi faris malbonon antaux Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne placxis al Mi.

13Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Miaj servantoj mangxos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj gxojos, kaj vi hontos;

14Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.

15Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.

16Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu jxuros sur la tero, tiu jxuros per la Dio vera; cxar forgesitaj estos la antauxaj suferoj kaj forkasxigxos antaux Miaj okuloj.

17CXar jen Mi kreos novan cxielon kaj novan teron; kaj la antauxajxo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri gxi.

18Kaj vi nur gxojos kaj estos gajaj cxiam pri tio, kion Mi kreos; cxar jen Mi kreos Jerusalemon por gxojo kaj gxian popolon por gajeco.

19Kaj Mi gxojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu auxdos en gxi vocxon de ploro, nek vocxon de plendo.

20Ne plu estos tie infano aux maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; cxar junulo mortos en la agxo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata per agxo centjara.

21Ili konstruos domojn kaj logxos en ili; ili plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

22Ili ne konstruos, ke alia logxu; ili ne plantos, ke alia mangxu; cxar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj gxis plena malnovigxo.

23Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; cxar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili.

24Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos. 25Lupo kaj sxafido pasxtigxos kune, leono simile al bovo mangxos pajlon, kaj mangxajxo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 64
Top of Page
Top of Page