Jesaja 42
Esperanto
1Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

2Li ne krios nek bruos, kaj ne auxdigos sur la stratoj sian vocxon.

3Kanon rompetitan li ne rompos, kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos. Laux la vero li faros jugxon.

4Li ne lacigxos nek fleksigxos, gxis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.

5Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la cxielon kaj etendis gxin, kiu disvastigis la teron kaj gxiajn produktojn, kiu donis animon sur gxiaj logxantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur gxi:

6Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,

7por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo sxlosita sidantajn en mallumo.

8Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj.

9Kio antauxlonge estis profetita, jen gxi plenumigxis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaux ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.

10Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj sxipveturas sur la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, insuloj kaj iliaj logxantoj.

11Lauxtigu vian vocxon, ho dezerto kaj gxiaj urboj, la vilagxoj, en kiuj logxas Kedar; gxojkriu la logxantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku.

12Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj.

13La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj auxdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.

14Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos cxion.

15Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdajxon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos.

16Mi kondukos la blindulojn laux vojo, kiun ili ne konas, laux irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaux ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.

17Retiros sin malantauxen, kovrigxos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditajxoj:Vi estas niaj dioj.

18Auxskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu.

19Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elacxetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo?

20Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne auxdas.

21La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la legxon granda kaj glora.

22Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili cxiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kasxitaj en malliberejoj; ili farigxis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitajxo, kaj neniu diras:Redonu.

23Kiu el vi atentos cxi tion, komprenos kaj auxskultos por la tempo estonta?

24Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? cxu ne la Eternulo, kontraux kiu ni pekis, ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon?

25Kaj Li elversxis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon cxirkauxe de li, sed li ne komprenis; Li jxetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 41
Top of Page
Top of Page