Jesaja 3
Esperanto
1CXar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, cxian apogon de pano kaj cxian apogon de akvo;

2heroon kaj militiston, jugxiston kaj profeton, auxguriston kaj plejagxulon,

3kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.

4Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.

5Kaj premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraux maljunulo, kaj senvalorulo antaux eminentulo.

6Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante:Vi havas veston, estu do nia estro, kaj cxi tiu ruino estu sub via mano.

7Sed cxi tiu lauxte protestos, dirante:Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.

8CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.

9La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.

10Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj.

11Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

12Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

13La Eternulo starigxis, por jugxi; Li staras, por jugxi popolojn.

14La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon; havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.

15Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

16Kaj la Eternulo diras:Pro tio, ke la filinoj de Cion fierigxis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per cxenetoj sur la piedoj:

17la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindajxon.

18En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la cxenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn, 19la orelringojn, la cxenetojn kaj la cxirkauxligojn, 20la brilajxetojn kaj la bukojn kaj la lacxojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn, 21la ringojn kaj la nazringojn, 22la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn, 23la spegulojn kaj la delikatajn sxtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.

24Kaj anstataux bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataux zono estos sxnuro, kaj anstataux krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataux eleganta mantelo estos sako, anstataux beleco estos brulmakuloj.

25Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.

26Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 2
Top of Page
Top of Page