Jesaja 21
Esperanto
1Profetajxo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura.

2Kruela vizio estas montrita al mi:rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; siegxu, ho Medujo; cxiun gxemadon mi cxesigis.

3Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordigxis, kiam mi auxdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.

4Konsternigxas mia koro, teruro min frapis; la cxarma nokto farigxis por mi teruro.

5Preparu tablon, starigu gardostarantojn, mangxu, trinku. Levigxu, princoj, sxmiru la sxildon.

6CXar tiele diris al mi mia Sinjoro:Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.

7Kaj li vidis vicojn da cxevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li auxskultis atente, kun granda atento.

8Kaj li ekkriis kiel leono:Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn;

9kaj jen venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj diras:Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron.

10Mia drasxajxo, kaj filo de mia garbejo! kion mi auxdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.

11Profetajxo pri Duma: Oni krias al mi el Seir:Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?

12La gardisto diris:Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.

13Profetajxo pri Arabujo: En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj!

14Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, logxantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton;

15cxar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko strecxita, kaj de kruela batalo.

16CXar tiele diris al mi la Sinjoro:Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar; 17kaj la restajxo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; cxar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 20
Top of Page
Top of Page