Jesaja 12
Esperanto
1En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.

2Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

3Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.

4Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

5Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.

6GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 11
Top of Page
Top of Page