Al la hebreoj 4
Esperanto
1Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble sxajne malatingos gxin. 2CXar al ni ankaux estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la auxdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido cxe la auxdantoj.

3CXar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritajxoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.

4CXar Li diris ie pri la sepa tago jene:Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro; 5kaj ankaux jene: Ili ne venos en Mian ripozejon. 6CXar restas do por iuj veni en gxin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo,

7denove Li difinis iun tagon, dirante en David:Hodiaux, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron.

8CXar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago. 9Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio. 10CXar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaux mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj. 11Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laux la sama ekzemplo de malobeo. 12CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro. 13Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

14Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. 15CXar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko. 16Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo.



Esperanto

Bible Hub

Hebrews 3
Top of Page
Top of Page