Al la hebreoj 10
Esperanto
1CXar la legxo, havante ombron de estontaj bonajxoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas sencxese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. 2CXar alie cxu ili ne cxesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj. 3Sed en tiuj oferoj estas cxiujara rememorigo pri pekoj. 4CXar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.

5Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;

6Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis.

7Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!

8Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo), 9tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam.

11Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio; 13de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj. 14CXar per unu ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn. 15Kaj la Sankta Spirito ankaux atestas al ni; cxar, dirinte:

16Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaux diras:

17Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.

18Sed kie estas absolvo de cxi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.

19Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, 20per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, 21kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, 22ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; 23ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; cxar la promesinto estas fidela; 24kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj; 25ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.

26CXar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj, 27sed ia timoplena atendo de jugxo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontrauxulojn. 28Tiu, kiu malsxatis la legxon de Moseo, sen kompato mortas cxe du aux tri atestantoj; 29kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco? 30CXar ni konas Tiun, kiu diris:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux:La Eternulo jugxos Sian popolon. 31Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.

32Sed memoru la antauxajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj; 33unuflanke, kiam vi farigxis spektaklo per riprocxoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis. 34CXar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj gxoje akceptis la rabadon de via posedajxo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedajxon. 35Tial ne forjxetu vian kuragxon, kiu havas rekompencon grandan. 36CXar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

37CXar ankoraux iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos.

38Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantauxen, mia spirito ne gxojos en li.

39Sed ni ne estas el la malantauxen tirigxantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.



Esperanto

Bible Hub

Hebrews 9
Top of Page
Top of Page