Ĥagaj 1
Esperanto
1En la dua jaro de la regxo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj al Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante: 2Tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiu popolo diras, ke ankoraux ne venis la tempo, por konstrui la domon de la Eternulo. 3Sed aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante: 4CXu por vi mem estas nun la gxusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum tiu domo estas ruinoj? 5Nun tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton: 6vi semas multe, sed enportas malmulte; vi mangxas, sed ne gxissate; vi trinkas, sed ne gxisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.

7Tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton. 8Iru sur la monton, prenu lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos gxin favore, kaj Mi montros Mian gloron, diras la Eternulo. 9Vi atendis multon, sed montrigxis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras cxiu al sia domo. 10Pro tio la cxielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktajxojn. 11Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur cxion, kion produktas la tero, ankaux sur la homon, sur la bruton, kaj sur cxiun laboron de la manoj.

12Zerubabel, file de SXealtiel, kaj la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo auxskultis la vocxon de la Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto HXagaj, kun kiuj lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la Eternulon. 13Kaj HXagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene:Mi estas kun vi, diras la Eternulo. 14Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio, 15en la dudek-kvara tago de la sesa monato, en la dua jaro de la regxo Dario.



Esperanto

Bible Hub

Zephaniah 3
Top of Page
Top of Page