Moseo 1: Genezo 11
Esperanto
1Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando SXinar kaj tie eklogxis. 3Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj farigxis por ili sxtonoj, kaj la bitumo farigxis por ili kalko. 4Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero. 5Kaj la Eternulo mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili cxiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari. 7Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la suprajxon de la tuta tero, kaj ili cxesis konstrui la urbon. 9Tial oni donis al gxi la nomon Babel, cxar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la suprajxon de la tuta tero.

10Jen estas la generaciaro de SXem: SXem havis la agxon de cent jaroj, kaj naskigxis al li Arpahxsxad, du jarojn post la diluvo. 11Kaj SXem vivis post la naskigxo de Arpahxsxad kvincent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

12Kaj Arpahxsxad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskigxis al li SXelahx. 13Kaj Arpahxsxad vivis post la naskigxo de SXelahx kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

14Kaj SXelahx vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Eber. 15Kaj SXelahx vivis post la naskigxo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

16Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskigxis al li Peleg. 17Kaj Eber vivis post la naskigxo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

18Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Reu. 19Kaj Peleg vivis post la naskigxo de Reu ducent naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

20Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskigxis al li Serug. 21Kaj Reu vivis post la naskigxo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

22Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Nahxor. 23Kaj Serug vivis post la naskigxo de Nahxor ducent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

24Kaj Nahxor vivis dudek naux jarojn, kaj naskigxis al li Terahx. 25Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.

26Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram, Nahxor, kaj Haran.

27Kaj jen estas la generaciaro de Terahx: al Terahx naskigxis Abram, Nahxor, kaj Haran; kaj al Haran naskigxis Lot. 28Kaj Haran mortis antaux sia patro Terahx en sia lando de naskigxo, en Ur la HXaldea. 29Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. 30Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.

31Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la HXaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis gxis HXaran kaj enlogxigxis tie. 32Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx mortis en HXaran.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 10
Top of Page
Top of Page