Jeĥezkel 12
Esperanto
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas; cxar ili estas domo malobeema. 3Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaux iliaj okuloj, formigru antaux iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema. 4Kaj elportu viajn necesajxojn, kaj necesajxojn de migranto, tage antaux iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaux iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj. 5Antaux iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra gxi. 6Antaux iliaj okuloj metu la necesajxojn sur la sxultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizagxon, por ke vi ne vidu la teron; cxar Mi faris vin antauxsigno por la domo de Izrael.

7Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi:miajn necesajxojn mi elportis, kiel necesajxojn de migranto, cxe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian sxultron antaux iliaj okuloj.

8Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9Ho filo de homo! cxu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras? 10Diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXi tiu portajxo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en gxi. 11Diru:Mi estas via antauxsigno:kiel mi agis, tiel oni agos kun ili:en elhejmigxon, en kaptitecon ili iros. 12Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn ajxojn sur la sxultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizagxon, por ke li ne vidu per la okulo la teron. 13Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos. 14Kaj cxiujn liajn cxirkauxantojn, liajn helpantojn, kaj cxiujn liajn tacxmentojn Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon. 15Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disjxetos ilin en la landojn. 16Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri cxiuj siaj abomenindajxoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

17Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18Ho filo de homo! mangxu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun cxagreno kaj zorgoj. 19Kaj diru al la popolo de la lando:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la logxantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael:Sian panon ili mangxos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; cxar la lando dezertigxos de sia abundo pro la maljustajxoj de cxiuj siaj logxantoj. 20Kaj la logxataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

21Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 22Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos? 23Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi neniigos cxi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili:Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de cxiu antauxdiro. 24CXar neniu profetajxo estos plu vana, kaj neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael. 25CXar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

26Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 27Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras:La profetajxo, kiun li profetas, venos ankoraux post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas. 28Tial diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos; vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Ezekiel 11
Top of Page
Top of Page