Moseo 2: Eliro 21
Esperanto
1Kaj jen estas la jugxoj, kiujn vi proponos al ili:

2Se vi acxetos sklavon Hebreon, li servu dum ses jaroj; sed en la sepa li eliru libera senpage. 3Se li venis sola, li eliru sola; se li estas edzigita, tiam lia edzino eliru kune kun li. 4Se lia sinjoro donis al li edzinon kaj sxi naskis al li filojn aux filinojn, tiam la edzino kaj sxiaj infanoj restu cxe sia sinjoro, kaj li eliru sola. 5Sed se la sklavo diros:Mi amas mian sinjoron, mian edzinon, kaj miajn infanojn, mi ne volas liberigxi; 6tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.

7Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel eliras la sklavoj. 8Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi. 9Se iu transdonos sxin al sia filo, li agu kun sxi laux la rajto de filinoj. 10Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al sxi. 11Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por sxi, tiam sxi eliru senpage, sen elacxeto.

12Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita. 13Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri. 14Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam ecx de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.

15Kiu batas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.

16Kaj se iu sxtelas homon por vendi lin, aux oni trovas tiun en lia mano, li devas esti mortigita.

17Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.

18Se homoj kverelos, kaj unu batos la alian per sxtono aux per pugno kaj tiu ne mortos, sed devos kusxi en lito: 19se li levigxos kaj irados ekstere per apogilo, tiam la batinto estu senkulpa; li nur kompensu al li lian malliberigitecon kaj zorgu pri lia kuracado.

20Se iu batos sian sklavon aux sian sklavinon per bastono, kaj tiu mortos sub lia mano, tiam oni devas lin puni; 21sed se tiu restos viva dum unu aux du tagoj, tiam oni ne devas lin puni; cxar tio estas lia mono.

22Se viroj kverelos kaj frapos gravedan virinon, kaj sxi abortos, sed ne farigxos malfelicxo, tiam oni punu lin per monpuno, kian metos sur lin la edzo de la virino, kaj li pagu gxin laux decido de jugxantoj. 23Sed se farigxos malfelicxo, tiam donu animon pro animo, 24okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo, 25bruldifekton pro bruldifekto, vundon pro vundo, kontuzon pro kontuzo.

26Kaj se iu batos okulon de sia sklavo aux de sia sklavino kaj difektos gxin, tiam li forliberigu tiun kompense pro la okulo. 27Kaj se li elbatos denton de sia sklavo aux denton de sia sklavino, li forliberigu tiun kompense pro la dento.

28Se bovo kornobatos viron aux virinon kaj tiu mortos, tiam oni sxtonmortigu la bovon kaj gxia viando ne estu mangxata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa. 29Sed se la bovo estis kornobatema antauxe kaj oni tion sciigis al gxia mastro kaj li gxin ne gardis kaj gxi mortigis viron aux virinon, tiam la bovon oni sxtonmortigu kaj gxian mastron oni mortigu. 30Se oni metos sur lin elacxeton, tiam li donu pro sia animo tian elacxetan sumon, kia estos metita sur lin. 31Se filo aux filino estos kornobatita, oni agu kun li en la sama maniero. 32Se iun sklavon aux sklavinon kornobatos la bovo, tiam tridek sikloj da mono devas esti pagitaj al ties mastro kaj la bovo devas esti sxtonmortigita.

33Se iu malfermos kavon, aux elfosos kavon, kaj ne kovros gxin, kaj falos tien bovo aux azeno, 34tiam la mastro de la kavo devas kompensi per mono al gxia mastro, kaj la kadavro apartenu al li.

35Se la bovo de iu homo kornobatos bovon de lia proksimulo tiel, ke gxi mortos, tiam ili vendu la vivan bovon kaj dividu inter si egalparte la monon pro gxi, kaj ankaux la kadavron ili dividu. 36Sed se oni sciis, ke la bovo estis kornobatema antauxe, kaj gxia mastro gxin ne gardis, tiam ili pagu bovon pro la bovo, kaj la kadavro apartenu al li.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 20
Top of Page
Top of Page