Ester 4
Esperanto
1Kiam Mordehxaj eksciis cxion, kio farigxis, tiam Mordehxaj dissxiris siajn vestojn, metis sur sin sakajxon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per lauxta kaj maldolcxa vocxo. 2Kaj li venis gxis antaux la pordego de la regxo, cxar estis malpermesite eniri en sakajxo en la pordegon de la regxo. 3Kaj en cxiu lando, sur cxiu loko, kien venis la ordono de la regxo kaj lia dekreto, estis granda malgxojo cxe la Judoj, fastado, plorado, kaj gxemado; kaj multaj kusxis en sakajxo kaj cindro.

4Kaj venis la servistinoj de Ester kaj sxiaj euxnukoj, kaj rakontis al sxi. Kaj la regxino forte konsternigxis. Kaj sxi sendis vestojn, por vesti Mordehxajon kaj depreni de li la sakajxon; sed li ne akceptis. 5Kaj Ester alvokis Hatahxon, unu el la euxnukoj de la regxo, kiun cxi tiu destinis por servado al sxi, kaj sxi sendis lin al Mordehxaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas. 6Hatahx eliris al Mordehxaj sur la urban placon, kiu estis antaux la pordego de la regxo. 7Kaj Mordehxaj rakontis al li cxion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la regxo pro la Judoj, por ekstermi ilin. 8Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en SXusxan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al sxi, ordonante al sxi iri al la regxo, por petegi lin pri sxia popolo.

9Hatahx venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordehxaj. 10Kaj Ester diris al Hatahx, ordonante, ke li diru al Mordehxaj: 11CXiuj servantoj de la regxo kaj la popolo en la landoj de la regxo scias, ke por cxiu viro aux virino, kiu eniris al la regxo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu legxo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la regxo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la regxo jam de tridek tagoj. 12Kiam oni raportis al Mordehxaj la vortojn de Ester,

13tiam Mordehxaj sendis respondon al Ester:Ne pensu en via animo, ke en la regxa domo vi savigxos sola el cxiuj Judoj. 14Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?

15Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordehxaj: 16Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu. 17Kaj Mordehxaj iris, kaj faris cxion, kion komisiis al li Ester.



Esperanto

Bible Hub

Esther 3
Top of Page
Top of Page