Ester 3
Esperanto
1Post tiuj okazintajxoj la regxo Ahxasxverosx eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian segxon super cxiuj princoj, kiuj estis cxe li. 2Kaj cxiuj servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, klinadis sin kaj jxetadis sin vizagxaltere antaux Haman, cxar tiel ordonis pri li la regxo. Sed Mordehxaj sin ne klinadis kaj ne jxetadis sin vizagxaltere. 3La servantoj de la regxo, kiuj estis cxe la pordego de la regxo, diris al Mordehxaj:Kial vi malobeas la ordonon de la regxo? 4CXar ili diradis tion al li cxiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, cxu la vortoj de Mordehxaj konservos sian forton; cxar li diris al ili, ke li estas Judo. 5Kiam Haman vidis, ke Mordehxaj ne klinas sin kaj ne jxetas sin vizagxaltere antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero. 6Sed li trovis nesuficxa meti la manon sur Mordehxajon; cxar oni diris al li, el kiu popolo Mordehxaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi cxiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Ahxasxverosx, la popolon de Mordehxaj.

7En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la regxado de Ahxasxverosx, oni jxetadis pur�on, tio estas loton, antaux Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, gxis la dek-dua, tio estas gxis la monato Adar. 8Kaj Haman diris al la regxo Ahxasxverosx:Ekzistas unu popolo, disjxetita kaj dissemita inter la popoloj en cxiuj landoj de via regno; iliaj legxoj estas malsimilaj al la legxoj de cxiuj popoloj, kaj la legxojn de la regxo ili ne plenumas; ne decas al la regxo tiel restigi ilin. 9Se al la regxo placxas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da argxento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la regxo. 10Tiam la regxo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis gxin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj. 11Kaj la regxo diris al Haman:La argxento estas transdonata al vi, kaj ankaux la popolo, por fari al gxi tion, kio placxas al vi.

12Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en la unua monato, en gxia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al cxiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la regxo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super cxiu regiono, kaj al la princoj de cxiu popolo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo; en la nomo de la regxo Ahxasxverosx tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la regxo. 13Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu. 14Kopio de la letero estis transdonota kiel legxo en cxiun landon kaj proklamota al cxiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago. 15La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan. La regxo kaj Haman sidigxis, por drinki, sed la urbo SXusxan estis konsternita.



Esperanto

Bible Hub

Esther 2
Top of Page
Top of Page