La predikanto 8
Esperanto
1Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas.

2Mi diras:La regxan ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio. 3Ne rapidu foriri de antaux li, kaj ne estu persistema en malbona afero; cxar cxion, kion li volos, li povos fari. 4CXar la vorto de regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li:Kion vi faras?

5Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de sagxulo. 6CXar por cxiu afero estas gxia tempo kaj gxia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio, 7ke li ne scias, kio estos; cxar kiu diros al vi, kiel estos? 8Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton. 9CXion cxi tion mi vidis, kaj mi atentis cxiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.

10Kaj ankaux mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj cxi tio ankaux estas vantajxo. 11CXar ne baldaux estas farata jugxo kontraux malbonaj faroj, tial plene kuragxas la koro de homidoj fari malbonon. 12Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin. 13Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion.

14Ekzistas vantajxo, kiu farigxas sur la tero:ekzistas virtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio farigxas al malvirtuloj; kaj ekzistas malvirtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio al la virtuloj; kaj mi diris al mi, ke ankaux cxi tio estas vantajxo. 15Kaj mi eklauxdis la gajecon, cxar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol mangxi, trinki, kaj gaji, kaj ke cxi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.

16Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni sagxecon, kaj por cxirkauxrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj okuloj; kaj kiam mi rigardis cxiujn farojn de Dio: 17tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se ecx sagxulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.



Esperanto

Bible Hub

Ecclesiastes 7
Top of Page
Top of Page