La predikanto 4
Esperanto
1Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno:kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto. 2Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun; 3kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.

4Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo. 5Malsagxulo kunmetas siajn manojn, kaj formangxas sian korpon. 6Pli bona estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.

7Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno: 8jen estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? CXi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona afero.

9Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. 10CXar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. 11Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed unu-kiel li varmigxos? 12Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos.

13Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion. 14Iu el malliberejo eliris, kaj farigxis regxo; alia por regxeco naskigxis, kaj tamen estas malricxa. 15Mi vidis, ke cxiu vivanto iras sub la suno kun la junulo:gxi estas la alia, kiu okupos lian lokon. 16Senfina estas la popolo, antaux kiu li estis, kaj tamen la posteuloj ne gxojos pri li; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.



Esperanto

Bible Hub

Ecclesiastes 3
Top of Page
Top of Page