La predikanto 2
Esperanto
1Mi diris en mia koro:Lasu, mi elprovos vin per gxojo, kaj vi gxuu bonon; sed jen ankaux cxi tio estas vantajxo. 2Pri la rido mi diris:GXi estas sensencajxo! kaj pri la gxojo:Kion gxi havigas? 3Mi sercxis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per sagxeco, sekvi ankaux malsagxecon, gxis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion ili povus fari sub la cxielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo. 4Mi entreprenis grandajn farojn:mi konstruis al mi domojn, mi plantis al mi vinberejojn; 5mi arangxis al mi gxardenojn kaj arbaretojn, kaj plantis en ili cxiafruktajn arbojn; 6mi arangxis al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas arbojn; 7mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn mi havis; ankaux da bruto granda kaj malgranda mi havis pli multe, ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem; 8mi kolektis al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.

9Kaj mi pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi. 10Kaj cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj miaj laboroj. 11Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari ilin:kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia profito estas de ili sub la suno.

12Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo, en komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris? 13Kaj mi vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la malsagxeco, kiel havas superecon lumo antaux mallumo. 14La sagxulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo iras en mallumo; sed mi ankaux eksciis, ke unu sorto atingas ilin cxiujn. 15Kaj mi diris en mia koro:Ankaux min atingos tia sama sorto, kiel la malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi diris en mia koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo. 16CXar pri la sagxulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsagxulo; en la tempoj estontaj cxio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo egale kiel malsagxulo! 17Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno, cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.

18Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno; cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi. 19Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo. 20Kaj mi decidis, ke mia koro atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno. 21CXar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono. 22Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno? 23CXar cxiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas vantajxo.

24Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio. 25CXar kiu povas mangxi, kaj kiu povas gxui, sen Li? 26CXar al homo, kiu agas bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas vantajxo kaj ventajxo.



Esperanto

Bible Hub

Ecclesiastes 1
Top of Page
Top of Page