La predikanto 10
Esperanto
1Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto; pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo. 2La koro de sagxulo estas cxe lia dekstra flanko, kaj la koro de malsagxulo cxe lia maldekstra. 3Kaj ecx en la vojo, laux kiu iras malsagxulo, mankas al li sagxo, kaj al cxiu li diras, ke li estas malsagxulo. 4Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.

5Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; gxi estas kvazaux eraro, venanta de la reganto: 6senscieco estas metata tre alte, kaj la ricxuloj sidas malalte. 7Mi vidis sklavojn sur cxevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.

8Kiu fosas kavon, tiu falos en gxin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento. 9Kiu transmovas sxtonojn, tiu faras al si difekton per strecxo; kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per gxi. 10Se malakrigxis la hakilo, kaj oni ne akrigas la trancxan flankon, oni devas strecxi la fortojn; kaj la cxefajxo estas prepari cxion sagxe. 11Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas kuracparolanto. 12Vortoj el busxo de sagxulo estas agrablaj, sed la busxo de malsagxulo lin mem pereigas. 13La komenco de la parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencajxo. 14Malsagxulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi tion diros al li? 15Penado de malsagxuloj lacigas cxiun, kiu ne scias ecx la vojon al la urbo. 16Ve al vi, ho lando, se via regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue! 17Felicxa vi estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni! 18De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la manojn, tramalsekigxas la domo. 19Por plezuro oni arangxas festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por cxio. 20Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon, kaj en via dormocxambro ne malbenu ricxulon; cxar birdo cxiela transportos vian vocxon, kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.



Esperanto

Bible Hub

Ecclesiastes 9
Top of Page
Top of Page