Moseo 5: Readmono 22
Esperanto
1Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aux lia sxafo erarvagas, ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato. 2Se via frato ne estas proksime de vi aux se vi lin ne konas, tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu cxe vi, gxis via frato ilin sercxos, kaj tiam redonu ilin al li. 3Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun cxia perditajxo de via frato, kun cxio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos:vi ne devas forturni vin. 4Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aux lia bovo falis sur la vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.

5Ne devas esti apartenajxo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; cxar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion.

6Se vi trovos neston de birdo antaux vi sur la vojo, sur iu arbo aux sur la tero, kun birdidoj aux kun ovoj, kaj la patrino sidas sur la birdidoj aux sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj; 7la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.

8Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon cxirkaux via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de gxi.

9Ne prisemu vian vinbergxardenon per miksospecaj semoj, por ke ne malbenigxu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinbergxardeno.

10Ne plugu per bovo kaj azeno kune.

11Ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune.

12Kvastojn faru al vi sur la kvar anguloj de via kovrilo, per kiu vi vin kovras.

13Se iu prenos edzinon kaj envenos al sxi kaj ekmalamos sxin, 14kaj li akuzos sxin kalumnie kaj kurigos pri sxi malbonon famon, kaj diros:CXi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimigxis al sxi kaj ne trovis cxe sxi virgecon: 15tiam la patro de la junulino kaj sxia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejagxuloj de la urbo al la pordego; 16kaj la patro de la junulino diru al la plejagxuloj:Mian filinon mi donis al cxi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis sxin; 17kaj jen li akuzis sxin kalumnie, dirante:Mi ne trovis cxe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaux la plejagxuloj de la urbo. 18Tiam la plejagxuloj de tiu urbo prenu la edzon kaj punu lin; 19kaj ili kondamnu lin al punpago de cent argxentaj moneroj, kaj ili donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu kurigis malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj sxi restu lia edzino, li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.

20Sed se tiu afero estos vera kaj ne trovigxos signoj de virgeco cxe la junulino: 21tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia patro, kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj, ke sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael, malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

22Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.

23Se juna virgulino estos fiancxigita kun viro, kaj iu renkontos sxin en la urbo kaj kusxos kun sxi: 24tiam konduku ilin ambaux al la pordego de tiu urbo, kaj prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

25Sed se sur kampo renkontos la viro la fiancxigitan junulinon, kaj la viro sxin kaptos kaj kusxos kun sxi:tiam oni mortigu sole la viron, kiu kusxis kun sxi; 26sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas tia, kiel se iu levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas lin; 27li renkontis ja sxin sur kampo, la fiancxigita junulino eble kriis, sed neniu sxin savis.

28Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fiancxigitan kaj kaptos sxin kaj kusxos kun sxi, kaj oni ilin trovos: 29tiam la viro, kiu kusxis kun sxi, donu al la patro de la junulino kvindek argxentajn monerojn, kaj sxi farigxu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis sxin; li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.

30Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.



Esperanto

Bible Hub

Deuteronomy 21
Top of Page
Top of Page