Daniel 3
Esperanto
1La regxo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la largxon de ses ulnoj; kaj li starigis gxin en la valo Dura en la lando Babela. 2Kaj la regxo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar. 3Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la regxo Nebukadnecar starigis; kaj ili starigxis antaux la statuo, kiun Nebukadnecar starigis. 4Kaj heroldo lauxte proklamis:Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj: 5kiam vi auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorklinigxu al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar. 6Kiu ne faligos sin kaj ne adorklinigxos, tiu tuj estos jxetita en ardantan fornon. 7Tial, kiam cxiuj popoloj ekauxdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorklinigxis al la ora statuo, kiun starigis la regxo Nebukadnecar.

8En tiu tempo tuj aliris kelkaj HXaldeoj kaj akuzis la Judojn. 9Ili ekparolis, kaj diris al la regxo Nebukadnecar:Ho regxo, vivu eterne! 10Vi, ho regxo, ordonis, ke cxiu homo, kiu auxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorklinigxu al la ora statuo; 11kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorklinigxos, tiu estu jxetita en ardantan fornon. 12Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho regxo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun vi starigis.

13Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la regxo. 14Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili:CXu intence vi, ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorklinigxas al la ora statuo, kiun mi starigis? 15De nun, kiam vi ekauxdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorklinigxi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorklinigxos, tiam vi tuj estos jxetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?

16SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la regxo:Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio. 17Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaux savi nin el via mano, ho regxo. 18Kaj se Li ecx tion ne faros, vi tamen sciu, ho regxo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorklinigxos.

19Tiam Nebukadnecar plenigxis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizagxo sxangxigxis pro kolero kontraux SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare. 20Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon, kaj jxeti ilin en la ardantan fornon. 21Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni jxetis ilin en la ardantan fornon. 22Kaj cxar la ordono de la regxo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj jxetis SXadrahxon, Mehxahxon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro. 23Kaj tiuj tri viroj, SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.

24Tiam la regxo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li levigxis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj:CXu ne tri virojn ni jxetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la regxo:Tiel estas, ho regxo. 25Sed li parolis plue, kaj diris:Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaux filo de la dioj. 26Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris:Ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro. 27Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la regxo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke ecx haro sur ilia kapo ne bruldifektigxis, iliaj vestoj ne sxangxigxis, kaj ecx odoron de fajro oni ne sentis sur ili.

28Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian angxelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la regxo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorklinigxi al alia dio, krom sia Dio. 29Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aux lingvo eldiros blasfemon kontraux Dio de SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; cxar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere. 30Kaj la regxo denove tre altigis SXadrahxon, Mesxahxon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.



Esperanto

Bible Hub

Daniel 2
Top of Page
Top of Page