La agoj de la apostoloj 8
Esperanto
1Kaj Sauxlo konsentis al lia mortigo. Kaj en tiu tago komencigxis granda persekutado kontraux la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj cxiuj estis dispelitaj tra la regionoj de Judujo kaj Samario, kun escepto de la apostolaro. 2Kaj piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron. 3Sed Sauxlo atakis la eklezion, enirante en cxiun domon, kaj li trenis virojn kaj virinojn, kaj transdonis ilin en malliberejon.

4Sed la dispelitoj trairis, predikante la vorton. 5Kaj Filipo, malsuprenirinte en la urbon Samario, proklamis al ili la Kriston. 6Kaj la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo, kiam ili lin auxdis kaj vidis la signojn, kiujn li faris. 7CXar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, cxi tiuj elvenis, kriante per lauxta vocxo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resanigxis. 8Kaj estis granda gxojo en tiu urbo.

9Sed unu viro, nome Simon, jam antauxe faradis magion en la urbo kaj sorcxadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda; 10al li atentadis ili cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, dirante:CXi tiu homo estas la granda potenco de Dio. 11Kaj ili atentadis lin, cxar li jam de longe sorcxis ilin per magiajxoj. 12Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptigxis, viroj kaj virinoj. 13Kaj Simon mem ankaux kredis; kaj kiam li baptigxis, li forte aligxis al Filipo, kaj vidante signojn kaj grandajn miraklojn farataj, li konfuzigxis.

14Kaj la apostoloj en Jerusalem, auxdinte, ke Samario akceptis la vorton de Dio, sendis al ili Petron kaj Johanon; 15kiuj, alveninte, pregxis por ili, ke ili ricevu la Sanktan Spiriton, 16cxar ankoraux sur neniun el ili li falis; ili nur baptigxis en la nomon de la Sinjoro Jesuo. 17Tiam ili metis la manojn sur ilin, kaj ili ricevis la Sanktan Spiriton. 18Kaj kiam Simon vidis, ke la Sankta Spirito estis donata per la surmetado de la manoj de la apostoloj, li proponis al ili monon, 19kaj diris:Donu ankaux al mi cxi tiun rajton, por ke cxiu ajn, sur kiun mi metos la manojn, ricevu la Sanktan Spiriton. 20Sed Petro diris al li:Via argxentajxo iru kun vi en pereon, cxar vi pensis ricevi per mono la donacon de Dio. 21Vi havas nek parton nek loton en tiu afero, cxar via koro ne estas rekta antaux Dio. 22Pentu do pri tiu via malboneco, kaj pregxu al la Eternulo, se eble la penso de via koro estu pardonita al vi. 23CXar mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolcxeco kaj en la kateno de maljusteco. 24Kaj Simon responde diris:Pregxu vi al la Eternulo por mi, ke trafu min neniom el tio, pri kio vi parolis.

25Ili do, atestinte kaj parolinte la vorton de la Sinjoro, revenis al Jerusalem, kaj predikis la evangelion al multaj vilagxoj de la Samarianoj.

26Sed angxelo de la Eternulo parolis al Filipo, dirante:Levigxu, kaj iru suden gxis la vojo, kiu kondukas de Jerusalem al Gaza; tio estas dezerto. 27Kaj li levigxis, kaj ekiris; kaj jen viro, Etiopo, euxnuko, potenculo sub Kandake, regxino de la Etiopoj, kaj kiu estis super sxia tuta trezoro, jam venis al Jerusalem, por adorklinigxi; 28tiu vojagxis returne, kaj, sidante en sia cxaro, legis la profeton Jesaja. 29Kaj la Spirito diris al Filipo:Aliru, kaj aligxu al tiu cxaro. 30Kaj Filipo alkuris, kaj auxdis lin legi la profeton Jesaja, kaj diris:CXu vi komprenas tion, kion vi legas? 31Kaj tiu diris:Kiel mi povas, se neniu min gvidas? Kaj li petis Filipon, ke li supreniru kaj sidigxu kun li.

32La peco de la Skribo, kiun li legis, estis jena: Li estis kondukata kiel sxafo al la bucxo; Kaj kiel sxafido muta antaux sia tondanto, Li ne malfermis sian busxon;

33En lia humiligxo lia jugxo estis deprenita; Pri lia generacio kiu rakontos? CXar lia vivo estas prenita for de la tero.

34Kaj la euxnuko responde al Filipo diris:Mi petas vin, pri kiu parolis la profeto cxi tion? cxu pri si, aux pri iu alia? 35Kaj Filipo malfermis sian busxon, kaj komencante de tiu Skribo, predikis al li Jesuon. 36Kaj dum ili iris sur la vojo, ili alvenis al iu akvo; kaj la euxnuko diris:Jen estas akvo; kio malhelpas min baptigxi? 37Kaj Filipo diris:Se vi kredas per via tuta koro, tio estas permesata. Kaj li respondis:Mi kredas, ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio. 38Kaj li ordonis, ke la cxaro haltu, kaj ili ambaux malsupreniris en la akvon, Filipo kaj la euxnuko; kaj li baptis lin. 39Kaj kiam ili supreniris el la akvo, la Spirito de la Eternulo forkaptis Filipon; kaj la euxnuko ne plu lin vidis, kaj li iris sian vojon, gxojante. 40Sed Filipo trovigxis en Asxdod; kaj trapasante, li predikis la evangelion en cxiuj urboj, gxis li alvenis en Cezarean.



Esperanto

Bible Hub

Acts 7
Top of Page
Top of Page