La agoj de la apostoloj 4
Esperanto
1Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la cxefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj, 2cxagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la relevigxon el la mortintoj. 3Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon gxis la sekvanta tago; cxar estis jam vespero. 4Tamen multaj el tiuj, kiuj auxdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.

5Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliagxuloj kaj skribistoj 6kaj Anas, la cxefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj cxiuj, kiuj estis de la cxefpastra parencaro. 7Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis:Per kia potenco aux per kia nomo vi faris tion? 8Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili:Regantoj de la popolo kaj pliagxuloj, 9se ni hodiaux estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resanigxis, 10estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antaux vi. 11Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula. 12Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

13Sed kiam ili rimarkis la kuragxon de Petro kaj Johano, kaj komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj, ili miris, kaj rekonis ilin, ke ili estis kun Jesuo. 14Kaj vidante la resanigiton starantan apud tiuj, ili ne havis, kion kontrauxdiri. 15Sed ordoninte ilin foriri el la sinedrio, ili interkonsiligxis, 16dirante:Kion ni devas fari al cxi tiuj homoj? cxar estas videble por cxiuj logxantoj en Jerusalem, ke rimarkinda signo farigxis per ili, kaj nei gxin ni ne povas. 17Sed por ke gxi ne plu disvastigxu inter la popolo, ni minacu ilin, ke ili de nun ne parolu al iu ajn en cxi tiu nomo. 18Kaj ili vokis ilin, kaj ordonis al ili tute ne paroli nek instrui en la nomo de Jesuo. 19Sed Petro kaj Johano responde diris al ili:CXu estas juste antaux Dio auxskulti vin prefere ol Dion, vi jugxu; 20cxar ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj auxdis. 21Kaj ili, denove minacinte, liberigis ilin, trovinte nenion, pro kio ili povus ilin puni, pro la popolo; cxar cxiuj gloris Dion pro la faritajxo. 22CXar estis pli ol kvardekjara la viro, sur kiu farigxis cxi tiu signo resaniga.

23Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis cxion, kion la cxefpastroj kaj pliagxuloj diris al ili. 24Kaj auxdinte, ili levis la vocxon al Dio unuanime, kaj diris:Ho Plejpotenculo, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron, kaj cxion, kio estas en ili,

25kaj kiu per la Sankta Spirito, per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?

26Levigxis la regxoj de la tero, Kaj la regantoj kolektigxis kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia Sanktoleito;

27cxar vere en cxi tiu urbo kolektigxis kontraux Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael, 28por fari cxion, kion Via mano kaj Via intenco antauxdifinis. 29Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuragxo, 30dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj farigxos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo. 31Kaj post ilia pregxado skuigxis la loko, en kiu ili kolektigxis; kaj ili cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuragxe la vorton de Dio.

32Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havajxo estas propra al li; sed cxe ili cxio estis komuna. 33Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la relevigxo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur cxiuj. 34Inter ili neniu havis mankon, cxar cxiuj posedantoj de bienoj aux domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditajxoj 35kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al cxiu laux cxies aparta bezono.

36Kaj Jozef, kiu de la apostoloj estis alnomita Barnabas (tio estas, Filo de Konsolo), Levido, Kiprano laux sia naskigxo, 37posedante kampon, vendis gxin, kaj alportis la prezon kaj metis gxin antaux la piedoj de la apostoloj.



Esperanto

Bible Hub

Acts 3
Top of Page
Top of Page