La agoj de la apostoloj 26
Esperanto
1Kaj Agripo diris al Pauxlo:Estas permesate al vi paroli por vi mem. Tiam Pauxlo, etendinte sian manon, responde pledis:

2Mi min trovas felicxa, regxo Agripo, ke mi respondos antaux vi hodiaux rilate cxion, pri kio mi estas akuzita de la Judoj; 3precipe cxar vi estas klera pri cxiuj moroj kaj demandoj, kiuj ekzistas cxe la Judoj; tial mi petegas vin auxskulti min pacience.

4Mian vivmanieron de post mia juneco, kiu estis de la komenco en mia nacio, en Jerusalem, cxiuj Judoj scias, 5konante min jam longe, kaj sciante (se ili volus atesti), ke laux la plej severa sekto de nia religio mi vivis Fariseo. 6Kaj nun mi staras cxi tie jugxota pro la espero de la promeso farita de Dio al niaj patroj, 7al kiu promeso niaj dek du triboj, fervore servante Dion nokte kaj tage, esperas atingi. Kaj pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj, ho regxo! 8Kial oni cxe vi opinias nekredinde, ke Dio levos la mortintojn?

9Mi mem ja pensis en mi, ke mi devas fari multajn agojn kontraux la nomo de Jesuo, la Nazaretano. 10Kaj tion mi ankaux faris en Jerusalem; kaj multajn el la sanktuloj en karcerojn mi ensxlosis, ricevinte de la cxefpastroj la auxtoritaton, kaj cxe ilia mortigado mi ilin per vocxdono kondamnis. 11Kaj punante ilin tre ofte en cxiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraux ili, mi persekutis ilin ecx gxis fremdaj urboj.

12Por tiaj celoj vojagxante al Damasko kun auxtoritato kaj komisio de la cxefpastroj, 13mi vidis tagmeze, ho regxo, sur la vojo lumon el la cxielo, superantan la helecon de la suno, brilantan cxirkaux mi kaj miaj kunvojagxantoj. 14Kaj kiam ni cxiuj falis sur la teron, mi auxdis vocxon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraux la pikiloj. 15Kaj mi diris:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas. 16Sed levigxu, kaj starigxu sur viaj piedoj; cxar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaux en kiuj mi poste aperos al vi; 17liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas, 18por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.

19Tial, ho regxo Agripo, mi ne igxis malobeema al la cxiela vizio; 20sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaux al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento. 21Pro cxi tio la Judoj kaptis min en la templo kaj celis mortigi min. 22Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras gxis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan: 23ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.

24Kaj dum li tiel pledis, Festo diris per lauxta vocxo:Pauxlo, vi frenezas; multe da studado vin frenezigas. 25Sed Pauxlo diris:Mi ne frenezas, plej nobla Festo, sed mi malkasxe parolas vortojn de vero kaj prudento. 26CXar tiujn aferojn tre bone scias la regxo, al kiu mi parolas maltime; cxar mi konvinkigxis, ke nenio el cxi tio estas kasxita for de li, cxar cxi tio ne estas farita en angulo. 27Regxo Agripo, cxu vi kredas la profetojn? mi ja scias, ke vi kredas. 28Kaj Agripo diris al Pauxlo:En mallonga tempo vi konvinkos min farigxi Kristano. 29Kaj Pauxlo diris:Mi volus pregxi al Dio, ke, cxu en mallonga aux en longa, ne nur vi, sed ankaux cxiuj, kiuj auxskultas min hodiaux, farigxu tiaj, kia mi estas, krom cxi tiuj katenoj.

30Kaj starigxis la regxo kaj la provincestro kaj Bernike kaj la kunsidantoj; 31kaj apartigxinte, ili parolis inter si, dirante:Tiu viro faris nenion meritantan morton aux katenojn. 32Kaj Agripo diris al Festo:Tiu viro povus esti tuj liberigita, se li ne apelacius al Cezaro.



Esperanto

Bible Hub

Acts 25
Top of Page
Top of Page