La agoj de la apostoloj 24
Esperanto
1Kaj post kvin tagoj la cxefpastro Ananias malsupreniris tien kun kelkaj pliagxuloj, kaj unu advokato, nomata Tertulo; kaj ili faris denuncon antaux la provincestro kontraux Pauxlo. 2Kaj kiam cxi tiu estas vokita, Tertulo komencis akuzi lin, dirante: CXar ni gxuadas grandan trankvilecon per vi, kaj malbonajxoj estas gxustigitaj por cxi tiu nacio per via antauxzorgeco, 3ni akceptas tion, cxiel kaj cxie, plej nobla Felikso, kun plena dankemeco. 4Sed (por ke mi vin ne tro tedu) mi vin petegas auxskulti nin mallonge, laux via bonkoreco. 5CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto; 6li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo. 7Sed la cxefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj, 8kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaux vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certigxi pri cxio, pro kio ni lin akuzas. 9Kaj la Judoj ankaux konsentis, dirante, ke cxi tio estas vera.

10Tiam Pauxlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas jugxisto por cxi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas; 11cxar vi povas certigxi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorklinigxi; 12kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aux incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo. 13Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min. 14Sed mi konfesas al vi jenon:ke laux tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante cxion, kio estas laux la legxo, kaj cxion skribitan en la profetoj; 15kaj mi havas tiun esperon al Dio, kiun ili mem ankaux akceptas, ke estos iam relevigxo de la justuloj kaj de la maljustuloj. 16En cxi tio ankaux mi min ekzercadas, havi cxiam konsciencon neriprocxeblan antaux Dio kaj homoj. 17Kaj post multe da jaroj mi alvenis, por alporti al mia nacio almozojn kaj oferojn; 18cxe tiaj okupoj ili trovis min sanktigitan en la templo, ne kun homamaso, nek kun tumulto; sed cxeestis iuj Judoj el Azio, 19kiuj devus esti cxi tie antaux vi kaj fari akuzon, se ili havus ion kontraux mi. 20Alie cxi tiuj mem diru, kian malbonfaron ili trovis en mi, kiam mi staris antaux la sinedrio, 21krom eble pri unu vorto, kiun mi jene kriis, starante inter ili:Pri la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata de vi hodiaux.

22Sed Felikso, konante iom precize la Vojon, prokrastis rilate ilin, kaj diris:Kiam alvenos la cxefkapitano Lisias, tiam mi decidos vian aferon. 23Kaj li ordonis al la centestro gardi Pauxlon kun malsevereco, kaj ne malpermesi al iu ajn el liaj amikoj lin viziti kaj helpi.

24Kaj post kelke da tagoj, Felikso venis kun sia edzino Drusila, kiu estis Judino, kaj li venigis al si Pauxlon kaj auxskultis lin pri la fido al Kristo Jesuo. 25Kaj dum Pauxlo rezonis pri justeco, sinregado, kaj la jugxo estonta, Felikso timigxis, kaj respondis:La nunan fojon foriru; kiam mi havos oportunan tempon, mi alvokos vin al mi. 26Li ankaux esperis, ke mono estos donita de Pauxlo al li, por ke li lin liberigu; tial li des pli ofte venigis Pauxlon kaj interparoladis kun li. 27Sed post du jaroj Felikso estis anstatauxita de Porcio Festo; kaj Felikso, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, lasis Pauxlon ligita.



Esperanto

Bible Hub

Acts 23
Top of Page
Top of Page