La agoj de la apostoloj 22
Esperanto
1Fratoj kaj patroj, auxskultu la pledon, kiun mi faras nun antaux vi.

2Kaj kiam ili auxdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentigxis; kaj li diris:

3Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi cxiuj estas hodiaux. 4Kaj mi persekutis cxi tiun Vojon gxis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn. 5Kiel ankaux atestas pri mi la cxefpastro kaj la tuta pliagxularo, de kiuj mi ankaux ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por punigxi.

6Kaj dum mi vojagxis kaj alproksimigxis al Damasko, cxirkaux tagmezo subite ekbrilis el la cxielo granda lumo cxirkaux mi. 7Kaj mi falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al mi:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? 8Kaj mi respondis:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi:Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas. 9Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne auxdis la vocxon de tiu, kiu parolis al mi. 10Kaj mi diris:Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi:Levigxu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri cxio, kio estas difinita, ke vi gxin faru. 11Kaj, cxar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.

12Kaj unu Ananias, piulo laux la legxo, bone atestata de cxiuj Judoj tie logxantaj, 13venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi:Frato Sauxlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis. 14Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo. 15CXar vi estos lia atestanto antaux cxiuj homoj pri cxio, kion vi vidis kaj auxdis. 16Kaj nun kial vi prokrastas? levigxu, kaj baptigxu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.

17Kaj reveninte al Jerusalem kaj pregxante en la templo, mi estis en ekstazo, 18kaj mi vidis lin dirantan al mi:Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, cxar ili ne akceptos vian ateston pri mi. 19Kaj mi diris:Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en cxiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi; 20kaj kiam estis versxata la sango de via martiro Stefano, mi ankaux staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis. 21Kaj li diris al mi:Foriru; cxar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.

22Ili auxskultis lin gxis tiu vorto, sed tiam ili levis sian vocxon, dirante:Forigu tian homon de sur la tero; cxar ne decas, ke li vivu. 23Kaj dum ili kriis kaj forjxetis siajn vestojn kaj jxetis polvon en la aeron, 24la cxefkapitano ordonis konduki lin en la fortikajxon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurgxado, por ke li sciigxu, kial oni tiel forte kriis kontraux li. 25Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Pauxlo diris al la apudstaranta centestro:CXu estas lauxlegxe por vi skurgxi Romanon ne kondamnitan? 26Kaj kiam la centestro tion auxdis, li iris al la cxefkapitano kaj raportis, dirante:Kion vi celas fari? cxar cxi tiu viro estas Romano. 27Kaj la cxefkapitano venis, kaj diris al li:Diru al mi, cxu vi estas Romano? Kaj li diris:Jes. 28Kaj la cxefkapitano respondis:Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Pauxlo respondis:Sed mi naskigxis tia. 29Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la cxefkapitano ankaux timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.

30Sed en la sekvanta tago, cxar li volis certigxi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Pauxlon malsupren, kaj starigis lin antaux ili.



Esperanto

Bible Hub

Acts 21
Top of Page
Top of Page