La agoj de la apostoloj 21
Esperanto
1Kaj kiam ni, apartigxinte de ili, eksxipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara; 2kaj trovinte sxipon transirontan al Fenikio, ni ensxipigxis kaj ekveturis. 3Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo devis sensxargxigxi. 4Kaj trovinte la discxiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Pauxlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon. 5Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis; 6kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili returne iris hejmen.

7Kaj fininte la marvojagxon de Tiro, ni alvenis cxe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon. 8Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis cxe li. 9CXi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis. 10Kaj dum ni restis tie ankoraux dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojagxis el Judujo. 11Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Pauxlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris:Tiele diras la Sankta Spirito:Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas cxi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj. 12Kaj auxdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon. 13Sed Pauxlo respondis:Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? cxar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaux morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo. 14Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumigxu la volo de la Sinjoro.

15Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakajxojn, kaj supreniris al Jerusalem. 16Kaj iris ankaux kun ni kelkaj el la discxiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan discxiplon, cxe kiu ni devis logxadi.

17Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin gxoje akceptis. 18Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis. 19Kaj salutinte ilin, li rakontis detale cxion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado. 20Kaj tion auxdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li:Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili cxiuj estas fervoruloj por la legxo; 21kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas cxiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn. 22Kio do estas? nepre ili auxdos, ke vi venis. 23Faru do tion, kion ni diras al vi:Ni havas kvar virojn, kiuj faris sanktan promeson; 24prenu cxi tiujn, sanktigu vin kun ili, kaj pagu iliajn elspezojn, por ke ili razu sian kapon; kaj cxiuj scios, ke nenia vero estas en tio, kion oni raportis pri vi, sed ke vi mem ankaux iradas orde, observante la legxon. 25Sed koncerne la nacianojn, kiuj ekkredis, ni jam skribis, decidante, ke ili gardu sin kontraux idoloferitajxoj kaj sango kaj sufokitajxo kaj malcxasteco. 26Tiam Pauxlo alprenis al si la virojn, kaj, sanktiginte sin kun ili, en la sekvanta tago li eniris en la templon, kaj deklaris la plenumon de la tagoj de la purigado, gxis la oferajxo estos alportita por cxiu el ili.

27Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis, 28ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon. 29CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon. 30Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj. 31Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas. 32Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj cxi tiuj, vidinte la cxefkapitanon kaj soldatojn, cxesis bati Pauxlon. 33Tiam la cxefkapitano alproksimigxis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris. 34Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la gxuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikajxon. 35Kaj kiam li venis sur la sxtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso; 36cxar la multego de la popolo sekvis, kriante:Forigu lin!

37Kaj Pauxlo, jam enkondukota en la fortikajxon, diris al la cxefkapitano:CXu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris:CXu vi scias la Grekan lingvon? 38CXu vi ne estas la Egipto, kiu antaux kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj? 39Sed Pauxlo diris:Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burgxo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo. 40Kaj kiam li tion permesis, Pauxlo, starante sur la sxtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam farigxis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:



Esperanto

Bible Hub

Acts 20
Top of Page
Top of Page