La agoj de la apostoloj 20
Esperanto
1Kaj kiam la tumulto cxesigxis, Pauxlo, veniginte al si kaj admoninte la discxiplojn, adiauxis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon. 2Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuragxiginte la tieulojn, li venis en Grekujon. 3Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraux li, kiam li volis sxipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo. 4Kaj gxis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarhxo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tihxiko kaj Trofimo, Azianoj. 5Sed cxi tiuj, antauxirinte, atendis nin en Troas. 6Kaj ni sxipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.

7Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo. 8Kaj estis multaj lumiloj en la supra cxambro, kie ni kunvenis. 9Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Euxtihxo, premegata de profunda dormo; kaj dum Pauxlo ankoraux longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etagxo, kaj estis levita malviva. 10Kaj Pauxlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj cxirkauxpreninte lin, diris:Ne maltrankviligxu; cxar lia vivo estas en li. 11Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj mangxinte, kaj parolinte kun ili longe, gxis la tagigxo, fine li foriris. 12Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoligxis.

13Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem piediri. 14Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni ensxipigis lin, kaj venis al Mitilene. 15Kaj de tie sxipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraux HXios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton. 16CXar Pauxlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; cxar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.

17Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio. 18Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo, 19servante la Sinjoron kun cxia humileco, kaj cxe larmoj kaj cxe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj; 20kaj ke mi ne hezitis deklari al vi cxion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo, 21ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo. 22Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie, 23krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. 24Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.

25Kaj nun jen mi scias, ke vi cxiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizagxon. 26Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj. 27CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio. 28Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango. 29Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; 30kaj ecx el inter vi mem levigxos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la discxiplojn. 31Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne cxesis admoni cxiun nokte kaj tage kun larmoj. 32Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter cxiuj sanktigitoj. 33Mi ne deziras ies argxenton, nek oron, nek vestaron. 34Vi mem scias, ke cxi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj. 35En cxio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris:Pli felicxe estas doni, ol ricevi.

36Kaj tiel dirinte, li genuigxis, kaj pregxis kun ili cxiuj. 37Kaj cxiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Pauxlo kaj lin kisis, 38malgxojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizagxon. Kaj ili akompanis lin gxis la sxipo.



Esperanto

Bible Hub

Acts 19
Top of Page
Top of Page