La agoj de la apostoloj 2
Esperanto
1Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko. 2Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili. 4Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

5Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo. 6Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj? 8Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis? 9Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio. 12Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas? 13Sed aliaj moke diris:Ili estas plenaj de mosto.

14Sed Petro, starigxinte kun la dek unu, levis sian vocxon kaj parolis al ili, dirante:Ho Judoj kaj cxiuj logxantaj en Jerusalem, cxi tio estu al vi sciata, kaj auxskultu miajn vortojn. 15CXar cxi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, cxar estas la tria horo de la tago; 16sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:

17Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;

18Kaj ecx sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elversxos Mian spiriton, Kaj ili profetos.

19Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;

20La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;

21Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.

22Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, 23lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis; 24lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi.

25CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;

26Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango, Ecx mia karno ripozas en espero;

27CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

28Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi.

29Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago. 30Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros. 32CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj. 33Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.

34CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi,

35GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 36Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

37Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj? 38Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. 39CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio. 40Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante:Savu vin el cxi tiu perversa generacio. 41Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptigxis, kaj en tiu tago aldonigxis cxirkaux tri mil animoj. 42Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en pregxoj.

43Kaj cxiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj farigxis per la apostoloj. 44Kaj cxiuj kredantoj estis kune, kaj havis cxion komuna; 45kaj ili vendis siajn havojn kaj posedajxojn, kaj dividis ilin al cxiuj laux cxies aparta bezono. 46Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro, 47lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.



Esperanto

Bible Hub

Acts 1
Top of Page
Top of Page