La agoj de la apostoloj 15
Esperanto
1Kaj iuj homoj vojagxis tien el Judujo, kaj instruis la fratojn:Se vi ne cirkumcidigxos laux la moro de Moseo, vi ne povas savigxi. 2Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando. 3Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan gxojon al cxiuj fratoj. 4Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per ili. 5Sed levigxis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante:Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la legxon de Moseo.

6Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon. 7Kaj post multe da diskutado, Petro starigxis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaux longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia busxo la nacianoj auxdu la vorton de la evangelio kaj kredu. 8Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni; 9kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn. 10Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni? 11Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaux ili.

12Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili auxskultis, dum Pauxlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris cxe la nacianoj per ili.

13Kaj kiam ili cxesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, auxskultu min; 14Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo. 15Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:

16Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitajxojn, Kaj Mi rekonstruos gxin;

17Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj cxiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,

18Kiu tion faras jam de la tempo antikva. 19Tial mi decidas, ke ni ne gxenu tiujn el la nacianoj, kiuj turnigxas al Dio; 20sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpurigxoj cxe idoloj kaj de malcxasteco kaj de sufokitajxoj kaj de sango. 21CXar de post antikvaj generacioj Moseo havas en cxiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj cxiusabate.

22Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio sxajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antiohxia kun Pauxlo kaj Barnabas:nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj; 23kaj ili sendis per ili la jenan leteron:La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antiohxia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto: 24CXar ni auxdis, ke iuj el ni gxenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion, 25sxajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Pauxlo, 26homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 27Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaux mem busxe diros tion saman. 28CXar al la Sankta Spirito kaj al ni sxajnis bone meti sur vin nenian alian sxargxon, krom la jenaj necesaj aferoj: 29ke oni sin detenu de idoloferitajxoj kaj de sango kaj de sufokitajxoj kaj de malcxasteco; se vi vin gardos kontraux tio, vi bone agos. Adiaux!

30Ili do, forsendite, iris al Antiohxia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron. 31Kaj leginte gxin, ili gxojis pro la konsolo. 32Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaux mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin. 33Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj. 34(Tamen placxis al Silas tie restadi.) 35Sed Pauxlo kaj Barnabas restis en Antiohxia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.

36Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas. 37Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko. 38Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron. 39Kaj farigxis disputo, tiel ke ili disigxis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, sxipiris al Kipro; 40sed Pauxlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio. 41Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.



Esperanto

Bible Hub

Acts 14
Top of Page
Top of Page