La agoj de la apostoloj 11
Esperanto
1Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, auxdis, ke la nacianoj ankaux ricevis la vorton de Dio. 2Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3dirante:Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj mangxis kun ili. 4Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5Dum mi pregxis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan el la cxielo per la kvar anguloj; kaj gxi venis gxis mi; 6kun fiksa rigardo mi gxin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovagxajn bestojn kaj rampajxojn kaj birdojn de la cxielo. 7Kaj mi auxdis vocxon dirantan al mi:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu. 8Sed mi diris:Ho ne, Sinjoro, cxar nenio profana aux malpura eniris iam en mian busxon. 9Sed vocxo respondis al mi la duan fojon el la cxielo:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10CXi tio farigxis trifoje, kaj cxio estis retirata en la cxielon. 11Kaj jen antaux la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj cxi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la angxelon starantan, kaj dirantan:Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio savigxos. 15Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris:Johano ja baptis per akvo; sed vi baptigxos per la Sankta Spirito. 17Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontrauxstari al Dio? 18Kiam ili tion auxdis, ili silentigxis, kaj gloris Dion, dirante:Ankaux do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.

19Tiuj do, kiuj dispeligxis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojagxis gxis Fenikio kaj Kipro kaj Antiohxia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj. 20Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antiohxian, parolis al la Grekoj ankaux, predikante la Sinjoron Jesuo. 21Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turnigxis al la Sinjoro. 22Kaj la raporto pri tio estis auxdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason gxis Antiohxia; 23li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, gxojis; kaj li admonis ilin cxiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro; 24cxar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldonigxis al la Sinjoro. 25Kaj li iris al Tarso, por sercxi Sauxlon; 26kaj trovinte, li kondukis lin al Antiohxia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antiohxia la discxiploj unue nomigxis Kristanoj.

27Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojagxis al Antiohxia. 28Kaj starigxis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klauxdio. 29Kaj la discxiploj decidis, ke cxiu laux sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj logxis en Judujo; 30tion ankaux ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Sauxlo.



Esperanto

Bible Hub

Acts 10
Top of Page
Top of Page