Al Timoteo 2 4
Esperanto
1Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno; 2prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado. 3CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj; 4kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj. 5Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.

6CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro. 7Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; 8de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

9Klopodu veni baldaux al mi; 10cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo. 11Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, cxar li utilas al mi por la servado. 12Sed Tihxikon mi sendis al Efeso. 13La mantelon, kiun mi lasis en Troas cxe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn. 14Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laux liaj faroj; 15kontraux li vi ankaux vin gardu, cxar li multege kontrauxstaris al niaj vortoj.

16CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili. 17Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono. 18La Sinjoro min savos de cxiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian cxielan regnon; al li la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

19Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo. 20Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto. 21Klopodu veni antaux la vintro. Salutas vin Euxbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klauxdia kaj cxiuj fratoj.

22La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.



Esperanto

Bible Hub

2 Timothy 3
Top of Page
Top of Page