Al Timoteo 2 3
Esperanto
1Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj. 2CXar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, 3neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, 4perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; 5havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu. 6CXar el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj, 7cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero. 8Kaj kiel Janes kaj Jambres kontrauxstaris al Moseo, tiel same cxi tiuj ankaux kontrauxstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj. 9Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj.

10Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon, 11persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis. 12Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj. 13Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj. 14Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis, 15kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 16CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; 17por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro.



Esperanto

Bible Hub

2 Timothy 2
Top of Page
Top of Page