Al la korintanoj 2 1
Esperanto
1Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun cxiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Ahxaja lando:

2Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

3Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo; 4kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio. 5CXar kiel la suferoj de Kristo abundas cxe ni, tiel same abundas ankaux per Kristo nia konsolo. 6Sed se ni afliktigxas, tio estas por via konsolo kaj savigxo; aux se ni konsoligxas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaux suferadas; 7kaj nia espero pri vi estas firma, cxar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaux vi estas partoprenantoj en la konsolo.

8CXar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo; 9ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn, 10kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos; 11dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

12CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi. 13CXar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos gxis la fino; 14kiel ankaux vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaux estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.

15Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon, 16kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo. 17Kiam mi do tiel intencis, cxu mi elmontris kapricemon? aux kion mi celas, cxu mi tion celas lauxkarne, tiel ke estu cxe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne? 18Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne. 19CXar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estigxis. 20CXar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas la Jes; tial ankaux per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni. 21Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio, 22kiu ankaux nin sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito en niaj koroj.

23Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto. 24Ne kvazaux ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via gxojo; cxar per via fido vi staras.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 16
Top of Page
Top of Page