Kroniko 2 8
Esperanto
1Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon, 2kaj post kiam Salomono konstruis ankaux la urbojn, kiujn HXiram donis al Salomono, kaj li enlogxigis tie la Izraelidojn,

3Salomono iris kontraux HXamat-Coban kaj venkoprenis gxin. 4Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en HXamat. 5Li ankaux konstruis Bet-HXoronon la supran kaj Bet-HXoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj, 6kaj Baalaton, kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj cxiujn urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.

7Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la HXetidoj, Amoridoj, Perizidoj, HXividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj: 8el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn gxis la nuna tago. 9Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, cxar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj cxaroj kaj super liaj rajdistoj. 10La nombro de la cxefaj oficistoj, kiujn havis la regxo Salomono, estis ducent kvindek.

11La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por sxi; cxar li diris:Virino ne devas logxi cxe mi en la domo de David, regxo de Izrael, cxar gxi estas sankta pro tio, ke en gxin eniris la kesto de la Eternulo.

12Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaux la portiko, 13por oferadi laux la ordo de cxiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de lauxboj.

14Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laux la ordo de cxiu tago, ankaux la pordegistojn laux iliaj grupoj por cxiu pordego; cxar tia estis la ordono de David, la homo de Dio. 15Kaj oni en nenio deklinigxis de la ordono de la regxo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.

16Tiele estis arangxita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, gxis la domo de la Eternulo estis tuta preta.

17Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom. 18Kaj HXiram sendis al li per siaj servantoj sxipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la regxo Salomono.



Esperanto

Bible Hub

2 Chronicles 7
Top of Page
Top of Page