Kroniko 2 2
Esperanto
1Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj regxan domon por li. 2Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili.

3Kaj Salomono sendis al HXiram, regxo de Tiro, por diri:Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por logxi en gxi; 4nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke gxi estu konsekrita al Li, por incensadi antaux Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna legxo por Izrael. 5La domo, kiun mi konstruas, estos granda; cxar pli granda estas nia Dio, ol cxiuj dioj. 6Kiu havus suficxe da fortoj, por konstrui al Li domon? la cxielo kaj la cxielo de cxieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaux Li? 7Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, argxento, kupro, fero, el sxtofo purpura, rugxa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravurajxojn, kune kun la artistoj, kiuj estas cxe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis. 8Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; cxar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj, 9por pretigi por mi multe da ligno; cxar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda. 10Jen por la cxarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor�ojn da drasxita tritiko, dudek mil kor�ojn da hordeo, dudek mil bat�ojn da vino, kaj dudek mil bat�ojn da oleo.

11HXiram, regxo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono:Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin regxo super gxi. 12Kaj HXiram diris plue:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la cxielon kaj la teron, kaj kiu donis al la regxo David filon sagxan, kleran, kaj cxiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj regxan domon por si.

13Nun mi sendis homon sagxan kaj kompetentan, mian majstron HXuram; 14li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, argxento, kupro, fero, sxtono, kaj ligno, el sxtofo purpura, blua, bisina, kaj rugxa, fari cxiajn gravurajxojn, kaj trovi bonajn ideojn pri cxio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro. 15Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj; 16kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos gxin al vi per flosoj sur la maro gxis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.

17Kaj Salomono kalkulis cxiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun arangxis lia patro David; kaj trovigxis da ili cent kvindek tri mil sescent. 18Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn sxtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.



Esperanto

Bible Hub

2 Chronicles 1
Top of Page
Top of Page