Kroniko 2 10
Esperanto
1Rehxabeam iris en SXehxemon, cxar en SXehxemon venis cxiuj Izraelidoj, por fari lin regxo. 2Kiam tion auxdis Jerobeam, filo de Nebat (cxar li estis en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono), Jerobeam revenis el Egiptujo. 3Kaj oni sendis, kaj vokis lin. Tiam venis Jerobeam kaj la tuta Izrael, kaj ili ekparolis al Rehxabeam, dirante: 4Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. 5Kaj li diris al ili:Post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.

6Kaj la regxo Rehxabeam konsiligxis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaux lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al cxi tiu popolo? 7Kaj ili diris al li jene:Se vi estos bona al cxi tiu popolo kaj montros al ili favoron kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam. 8Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li; kaj li konsiligxis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaux li. 9Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al cxi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru gxin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11tial se mia patro sxargxis vin per peza jugo, mi ankoraux pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.

12Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Rehxabeam en la tria tago, kiel la regxo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago. 13Kaj la regxo respondis al ili malafable; kaj la regxo Rehxabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj; 14kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.

16Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.

17Sed super la Izraelidoj, kiuj logxis en la urboj de Judujo, regis Rehxabeam. 18Kaj la regxo Rehxabeam sendis Hadoramon, la estron super la impostoj; sed la Izraelidoj jxetis sur lin sxtonojn, kaj li mortis. Kaj la regxo Rehxabeam rapide sidigxis en cxaro, por forkuri en Jerusalemon. 19Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David gxis la nuna tago.



Esperanto

Bible Hub

2 Chronicles 9
Top of Page
Top of Page