Al Timoteo 1 4
Esperanto
1Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, 2per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kauxterizitan kvazaux per brule varmega fero, 3admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. 4CXar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo, 5cxar gxi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per pregxo.

6Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis; 7sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco; 8cxar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta. 9Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto. 10CXar por tio ni laboras kaj batalas, cxar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de cxiuj homoj, precipe de la kredantoj.

11Tion ordonu kaj instruu. 12Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per cxasteco. 13GXis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon. 14Ne malsxatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. 15Estu diligenta pri tiuj aferoj; dedicxu vin al ili, por ke via progreso evidentigxu al cxiuj. 16Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; cxar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin auxskultas.



Esperanto

Bible Hub

1 Timothy 3
Top of Page
Top of Page