Samuel 1 3
Esperanto
1La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaux Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.

2En tiu tempo unu fojon Eli kusxis sur sia loko (lia vidado komencis malakrigxi, ke li ne povis vidi); 3kaj la lucerno de Dio ankoraux ne estingigxis, kaj Samuel kusxis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio; 4tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj cxi tiu diris:Jen mi estas. 5Kaj li kuris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis; iru returne kaj kusxigxu. Kaj li iris kaj kusxigxis. 6Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kusxigxu. 7Samuel ankoraux ne konis la Eternulon, kaj ankoraux ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo. 8Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon. 9Kaj Eli diris al Samuel:Iru, kusxigxu; kaj se vi estos vokata, tiam diru:Parolu, ho Eternulo, cxar Via sklavo auxskultas. Kaj Samuel iris kaj kusxigxis sur sia loko.

10Kaj venis la Eternulo kaj starigxis, kaj vokis kiel la antauxajn fojojn:Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:Parolu, cxar Via sklavo auxskultas. 11Tiam la Eternulo diris al Samuel:Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al cxiu, kiu tion auxdos, eksonoros ambaux liaj oreloj. 12En tiu tago Mi plenumos super Eli cxion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos. 13Mi sciigis al li, ke Mi jugxos lian domon por cxiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin. 14Kaj tial Mi jxuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberigxos la krimo de la domo de Eli per bucxofero nek per farunofero.

15Kaj Samuel kusxis gxis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli. 16Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris:Samuel, mia filo! Kaj cxi tiu diris:Jen mi estas. 17Kaj tiu diris:Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kasxu antaux mi; tion kaj ankoraux pli faru al vi Dio, se vi kasxos antaux mi ion el cxio, kion Li diris al vi. 18Kaj Samuel rakontis al li cxion, kaj nenion kasxis antaux li. Kaj li diris:Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio placxas al Li.

19Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron. 20Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan gxis Beer-SXeba, ke Samuel farigxis fidinda profeto de la Eternulo. 21Kaj la Eternulo plue aperadis en SXilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en SXilo per la parolo de la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 2
Top of Page
Top of Page