Samuel 1 21
Esperanto
1Kaj David venis en Nobon al la pastro Ahximelehx, kaj Ahximelehx time eliris renkonte al David, kaj diris al li:Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi? 2Kaj David respondis al la pastro Ahximelehx:La regxo ion komisiis al mi, kaj diris al mi:Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian. 3Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aux tion, kio trovigxos. 4Kaj la pastro respondis al David kaj diris:Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj. 5Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li:Virinoj estas for de ni de hieraux kaj antauxhieraux, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenajxoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, gxi ankoraux hodiaux sanktigxos per la apartenajxoj. 6Tiam la pastro donis al li la sanktajxon, cxar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaux la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj.

7Tie unu el la servantoj de Saul estis ensxlosita en tiu tago antaux la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la cxefa el la pasxtistoj de Saul.

8Kaj David diris al Ahximelehx:CXu vi ne havas sub via mano lancon aux glavon? cxar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, cxar la afero de la regxo estis urgxa. 9Tiam la pastro diris:La glavo de Goljat, la Filisxto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen gxi estas, envolvita en vesto, malantaux la efodo. Se vi volas preni gxin al vi, prenu, cxar ne havigxas alia krom cxi tiu. Kaj David diris:Ne ekzistas simila al gxi, donu gxin al mi.

10Kaj David levigxis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Ahxisx, regxo de Gat.

11Kaj la servantoj de Ahxisx diris al li:Tio estas ja David, regxo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!

12David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Ahxisxon, la regxon de Gat. 13Tial li sxangxis sian aspekton antaux iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon. 14Tiam Ahxisx diris al siaj servantoj:Vi vidas ja, ke cxi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi? 15CXu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis cxi tiun, ke li faru frenezajxojn antaux mi? cxu tia povas eniri en mian domon?



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 20
Top of Page
Top of Page