Reĝoj 1 2
Esperanto
1Kiam por David alproksimigxis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene: 2Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro. 3Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux Liaj vojoj, plenumante Liajn legxojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu sagxa en cxio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos; 4por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaux Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos cxe vi viro sur la trono de Izrael.

5Ankaux vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj versxis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn sxuojn sur siaj piedoj. 6Agu laux via sagxo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en SXeolon. 7Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la mangxantoj cxe via tablo; cxar ili tiel alproksimigxis al mi, kiam mi forkuris de via frato Absxalom. 8Kaj jen cxe vi estas SXimei, filo de Gera, Benjamenido el Bahxurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Mahxanaim; sed li venis al mi renkonte cxe Jordan, kaj mi jxuris al li per la Eternulo, dirante:Mi ne mortigos vin per glavo. 9Sed nun ne lasu lin senpuna, cxar vi estas homo sagxa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en SXeolon.

10Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David. 11La tempo, kiun David regxis super Izrael, estis kvardek jaroj:en HXebron li regxis sep jarojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn. 12Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia regxado tre fortikigxis.

13Adonija, filo de HXagit, venis al Bat-SXeba, patrino de Salomono. SXi diris:CXu kun paco vi venas? Kaj li respondis:Kun paco. 14Kaj li diris:Mi havas aferon al vi. SXi respondis:Parolu. 15Kaj li diris:Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi cxiuj Izraelidoj turnis sian vizagxon, ke mi regxu; sed la regxado deturnigxis kaj transiris al mia frato, cxar de la Eternulo gxi estis destinita al li. 16Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj sxi diris al li:Parolu. 17Kaj li diris:Diru, mi petas, al la regxo Salomono (cxar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la SXunemaninon Abisxag kiel edzinon. 18Kaj Bat-SXeba diris:Bone, mi parolos pri vi kun la regxo.

19Kaj Bat-SXeba venis al la regxo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La regxo levigxis renkonte al sxi kaj adorklinigxis antaux sxi kaj sidigxis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la regxo, kaj sxi sidigxis dekstre de li. 20Kaj sxi diris:Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la regxo diris al sxi:Petu, mia patrino, cxar mi ne rifuzos al vi. 21Kaj sxi diris:La SXunemanino Abisxag estu donata kiel edzino al via frato Adonija. 22Tiam respondis la regxo Salomono kaj diris al sia patrino:Kial vi petas la SXunemaninon Abisxag por Adonija? petu por li ankaux la regxecon, cxar li estas mia pli agxa frato-por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja. 23Kaj la regxo Salomono jxuris per la Eternulo, dirante:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraux sia vivo Adonija diris tiujn vortojn. 24Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu arangxis al mi domon laux Sia promeso, hodiaux Adonija estos mortigita. 25Kaj la regxo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj cxi tiu frapis lin, kaj li mortis.

26Kaj al la pastro Ebjatar la regxo diris:Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, cxar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaux mia patro David, kaj cxar vi suferis cxion, kion suferis mia patro. 27Kaj Salomono forigis Ebjataron, ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por ke plenumigxu la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo de Eli en SXilo.

28La famo pri tio atingis Joabon (cxar Joab aligxis al Adonija, kvankam al Absxalom li ne aligxis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 29Oni raportis al la regxo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun cxe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li:Iru, mortigu lin. 30Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li:Tiele diras la regxo:Eliru! Sed tiu respondis:Ne, cxi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la regxo, dirante:Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi. 31Tiam la regxo diris al li:Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab versxis. 32La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda. 33Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo. 34Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto. 35Kaj la regxo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataux li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la regxo starigis anstataux Ebjatar.

36Kaj la regxo sendis por voki SXimein, kaj li diris al li:Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj logxu tie kaj nenien eliru el tie; 37se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo. 38Kaj SXimei diris al la regxo:Bone; kiel diris mia sinjoro la regxo, tiel via servanto faros. Kaj SXimei logxis en Jerusalem multe da tempo.

39Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de SXimei al Ahxisx, filo de Maahxa, regxo de Gat. Kaj oni sciigis al SXimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat. 40Tiam SXimei levigxis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Ahxisx, por sercxi siajn sklavojn. Kaj SXimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat. 41Kaj oni raportis al Salomono, ke SXimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis. 42Tiam la regxo sendis, kaj vokigis SXimein, kaj diris al li:Mi jxurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi:Bona estas tio, kion mi auxdis. 43Kial do vi ne observis la jxuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi? 44Kaj la regxo diris al SXimei:Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo. 45Sed la regxo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaux la Eternulo eterne. 46Kaj la regxo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj cxi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikigxis en la manoj de Salomono.



Esperanto

Bible Hub

1 Kings 1
Top of Page
Top of Page