Reĝoj 1 15
Esperanto
1En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam, filo de Nebat, ekregxis Abijam super Judujo. 2Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom. 3Li iradis en cxiuj pekoj de sia patro, kiujn cxi tiu faris antaux li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. 4Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon; 5pro tio, ke David faradis tion, kio placxas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forklinigxis de cxio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la HXetido. 6Kaj milito estis inter Rehxabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo.

7La cetera historio de Abijam, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam.

8Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa.

9En la dudeka jaro de la regxado de Jerobeam super Izrael ekregxis Asa super Judujo. 10Kaj kvardek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maahxa, filino de Abisxalom. 11Kaj Asa agadis, kiel placxas al la Eternulo, kiel lia patro David. 12Kaj li elpelis la malcxastistojn el la lando, kaj forigis cxiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj. 13Kaj ecx sian patrinon Maahxa li senigis je sxia titolo de regxino, pro tio, ke sxi faris idolon por Asxtar. Kaj Asa dishakis sxian idolon kaj forbruligis cxe la torento Kidron. 14Tamen la altajxoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta cxe la Eternulo dum lia tuta vivo. 15Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritajxojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritajxojn, argxenton kaj oron kaj vazojn.

16Kaj milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo. 17Kaj Baasxa, regxo de Izrael, iris kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo. 18Tiam Asa prenis la tutan argxenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la regxa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la regxo Asa sendis ilin al Ben- Hadad, filo de Tabrimon, filo de HXezjon, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li: 19Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, argxenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi. 20Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet- Maahxan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali. 21Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj restis en Tirca. 22Tiam la regxo Asa kunvokis cxiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj la regxo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.

23La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj cxio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsanigxis je siaj piedoj. 24Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehosxafat.

25Nadab, filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en la dua jaro de Asa, regxo de Judujo; kaj li regxis super Izrael du jarojn. 26Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon. 27Kaj faris konspiron kontraux li Baasxa, filo de Ahxija, el la domo de Isahxar, kaj Baasxa mortigis lin cxe Gibeton de la Filisxtoj, kiam Nadab kaj cxiuj Izraelidoj siegxis Gibetonon.

28Kaj Baasxa mortigis lin en la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li. 29Kaj kiam li farigxis regxo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis cxe Jerobeam ecx unu animon, gxis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Ahxija, la SXiloano; 30pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael.

31La cetera historio de Nadab, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.

32Milito estis inter Asa kaj Baasxa, regxo de Izrael, dum ilia tuta vivo.

33En la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, ekregxis Baasxa, filo de Ahxija, super la tuta Izrael en Tirca por la dauxro de dudek kvar jaroj. 34Kaj li faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj iris laux la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.



Esperanto

Bible Hub

1 Kings 14
Top of Page
Top of Page