Reĝoj 1 11
Esperanto
1La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, HXetidinojn, 2el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo. 3Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron. 4En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. 5Kaj Salomono sekvis Asxtaron, diajxon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindajxon de la Amonidoj. 6Kaj Salomono faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David. 7Tiam Salomono konstruis altajxon al Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaux Jerusalem, kaj al Molehx, abomenindajxo de la Amonidoj. 8Kaj tiel li faris por cxiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.

9Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn, 10kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis. 11Kaj la Eternulo diris al Salomono:Pro tio, ke cxi tio farigxis cxe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn legxojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forsxiros de vi la regnon kaj donos gxin al via servanto. 12Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi gxin forsxiros. 13Sed ne la tutan regnon Mi forsxiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

14Kaj la Eternulo aperigis kontrauxulon kontraux Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la regxa semo de Edom. 15Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis cxiujn virseksulojn en Edomujo 16(cxar ses monatojn tie restis Joab kaj cxiuj Izraelidoj, gxis ili ekstermis cxiujn virseksulojn en Edomujo); 17tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo. 18Ili elmovigxis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj cxi tiu donis al li domon kaj nutrajxon, kaj ankaux landon li donis al li. 19Hadad tre ekplacxis al Faraono, kaj cxi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la regxino Tahxpenes. 20Kaj la fratino de Tahxpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Tahxpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat logxis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono. 21Kiam Hadad auxdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono:Forliberigu min, ke mi iru en mian landon. 22Faraono diris al li:CXu io mankas al vi cxe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis:Ne, tamen forliberigu min.

23Dio starigis kontraux li ankoraux kontrauxulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, regxo de Coba. 24Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj eklogxis tie kaj ekregis en Damasko. 25Kaj li estis kontrauxulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraux la Izraelidoj, kaj li farigxis regxo de Sirio.

26Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraux la regxon. 27Kaj jen estas la kauxzo, pro kiu li levis la manon kontraux la regxon:Salomono konstruis Milon; li riparis la brecxojn de la urbo de sia patro David. 28Jerobeam estis viro forta kaj kuragxa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef. 29En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Ahxija, la SXiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaux estis solaj sur la kampo. 30Kaj Ahxija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj dissxiris gxin en dek du pecojn. 31Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn 32(sed unu tribo restos cxe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el cxiuj triboj de Izrael); 33pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorklinigxis al Asxtar, diajxo de la Cidonanoj, al Kemosx, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laux Miaj vojoj, por plenumi tion, kio placxas al Mi, kaj Miajn legxojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David. 34Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn legxojn. 35Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el gxi al vi dek tribojn; 36kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por cxiam al Mia servanto David antaux Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon. 37Vin Mi prenos, kaj vi regos super cxio, kion via animo deziros, kaj vi estos regxo super Izrael. 38Kaj se vi obeos cxion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laux Miaj vojoj, kaj faros tion, kio placxas al Mi, observante Miajn legxojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon. 39Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por cxiam. 40Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam levigxis kaj forkuris en Egiptujon, al SXisxak, regxo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo gxis la morto de Salomono.

41La tuta cetera historio de Salomono, kaj cxio, kion li faris, kaj lia sagxeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono. 42La tempo, dum kiu Salomono regxis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj. 43Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.



Esperanto

Bible Hub

1 Kings 10
Top of Page
Top of Page