Reĝoj 1 1
Esperanto
1La regxo David maljunigxis kaj atingis profundan agxon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmigxi. 2Tiam diris al li liaj servantoj:Oni elsercxu por nia sinjoro la regxo junulinon virgulinon, kaj sxi staru antaux la regxo kaj flegu lin kaj dormu cxe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la regxo farigxos varme. 3Kaj oni sercxis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la SXunemaninon Abisxag kaj venigis sxin al la regxo. 4La junulino estis tre bela; kaj sxi farigxis flegantino de la regxo kaj servis al li; sed la regxo ne ekkonis sxin.

5Dume Adonija, filo de HXagit, fierigxis, kaj diris:Mi farigxos regxo. Kaj li havigis al si cxarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaux li. 6Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Absxalom. 7Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan. 8Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj SXimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.

9Adonija bucxis sxafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn cxe la sxtono Zohxelet, kiu kusxas apud En-Rogel; kaj li invitis cxiujn siajn fratojn, la filojn de la regxo, kaj cxiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la regxo. 10Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.

11Kaj Natan diris al Bat-SXeba, patrino de Salomono, jene:CXu vi ne auxdis, ke Adonija, filo de HXagit, farigxis regxo, kaj nia sinjoro David tion ne scias? 12Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono. 13Iru kaj venu al la regxo David, kaj diru al li:Mia sinjoro, ho regxo, vi jxuris ja al via servantino, dirante:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija farigxis regxo? 14Dum vi ankoraux estos parolanta tie kun la regxo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.

15Kaj Bat-SXeba venis al la regxo en la cxambron; la regxo estis tre maljuna, kaj la SXunemanino Abisxag servis al la regxo. 16Bat-SXeba salutis kaj adorklinigxis antaux la regxo; kaj la regxo diris:Kio estas al vi? 17Kaj sxi diris al li:Mia sinjoro, vi jxuris al via servantino per la Eternulo, via Dio:Via filo Salomono regxos post mi, kaj li sidos sur mia trono. 18Sed nun jen Adonija farigxis regxo; kaj vi, mia sinjoro, ho regxo, tion ne scias. 19Li bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis. 20Sed vi, mia sinjoro, ho regxo-la okuloj de cxiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li. 21Kiam mia sinjoro la regxo kusxigxos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.

22Dum sxi ankoraux estis parolanta kun la regxo, venis la profeto Natan. 23Kaj oni raportis al la regxo:Jen estas la profeto Natan; kaj cxi tiu venis antaux la regxon kaj adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere. 24Kaj Natan diris:Mia sinjoro, ho regxo! cxu vi diris:Adonija farigxos regxo post mi, kaj li sidos sur mia trono? 25CXar li iris hodiaux kaj bucxis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj sxafoj, kaj invitis cxiujn filojn de la regxo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili mangxas kaj trinkas antaux li, kaj proklamas:Vivu la regxo Adonija! 26Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis. 27CXu laux ordono de mia sinjoro la regxo tio farigxis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la regxo post li?

28Tiam la regxo David respondis kaj diris:Voku al mi Bat-SXeban. Kaj sxi venis antaux la regxon kaj starigxis antaux la regxo. 29Kaj la regxo jxuris kaj diris:Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el cxiuj malfelicxoj, 30kiel mi jxuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante:Via filo Salomono regxos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataux mi-tiel mi faros hodiaux. 31Tiam Bat-SXeba salutis vizagxaltere kaj adorklinigxis antaux la regxo, kaj diris:Vivu mia sinjoro la regxo David eterne!

32Kaj la regxo David diris:Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaux la regxon. 33Kaj la regxo diris al ili:Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Gihxonon. 34Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu regxo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu:Vivu la regxo Salomono! 35Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidigxu sur mia trono; kaj li regxos anstataux mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda. 36Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la regxo, kaj diris:Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la regxo. 37Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la regxo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la regxo David.

38Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la regxo David kaj kondukis lin en Gihxonon. 39Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la regxo Salomono! 40Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj.

41Tion auxdis Adonija, kaj cxiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la mangxadon; kaj auxdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris:Kion signifas la tumulta bruo de la urbo? 42Kiam li estis ankoraux parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris:Eniru, cxar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon. 43Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija:Jes, nia sinjoro la regxo David faris Salomonon regxo; 44kaj la regxo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la regxo; 45kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin regxo en Gihxon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultigxis; tio estas la bruo, kiun vi auxdis. 46Kaj Salomono jam sidigxis sur la regxa trono. 47Kaj jam venis la servantoj de la regxo, por gratuli nian sinjoron, la regxon David, dirante:Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la regxo adorklinigxis sur la kusxejo. 48Kaj ankaux tiele diris la regxo:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaux sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.

49Kaj ektimis kaj levigxis cxiuj invititoj de Adonija, kaj foriris cxiu sian vojon. 50Sed Adonija timis Salomonon, kaj li levigxis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 51Kaj oni raportis al Salomono jene:Jen Adonija timas la regxon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante:La regxo Salomono jxuru al mi hodiaux, ke li ne mortigos sian servanton per glavo. 52Kaj Salomono diris:Se li estos homo brava, tiam ecx unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li trovigxos malbono, tiam li mortos. 53Kaj la regxo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorklinigxis antaux la regxo Salomono; kaj Salomono diris al li:Iru en vian domon.



Esperanto

Bible Hub

2 Samuel 24
Top of Page
Top of Page