De Johano 1 4
Esperanto
1Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. 2Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio:cxiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio; 3kaj cxiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj cxi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi auxdis, ke gxi venas; kaj nun gxi jam estas en la mondo. 4Infanetoj, vi estas el Dio, kaj ilin venkis; cxar pli granda estas Tiu, kiu estas en vi, ol tiu, kiu estas en la mondo. 5Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laux la mondo, kaj la mondo ilin auxskultas. 6Ni estas el Dio; kiu konas Dion, tiu nin auxskultas; kiu ne estas el Dio, tiu nin ne auxskultas. Jen kiel ni ekkonas la spiriton de vero, kaj la spiriton de eraro.

7Amataj, ni amu unu la alian; cxar la amo estas el Dio; kaj cxiu, kiu amas, naskigxas el Dio kaj Dion konas. 8Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, cxar Dio estas amo. 9Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. 10Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj. 11Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaux devus ami unu la alian. 12Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni; 13jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni:cxar el Sia Spirito Li donis al ni. 14Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.

15En cxiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio. 16Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. 17Jen kiel amo perfektigxis cxe ni:ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo; cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo. 18Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo eljxetas timon, cxar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektigxas en amo. 19Ni amas, cxar Li unue nin amis. 20Se iu diras:Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis. 21Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaux sian fraton.



Esperanto

Bible Hub

1 John 3
Top of Page
Top of Page