De Johano 1 3
Esperanto
1Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis. 2Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas. 3Kaj cxiu, kiu havas cxi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta.

4CXiu, kiu faras pekon, faras ion kontraux la legxo; kaj peko estas kontrauxlegxeco. 5Kaj vi scias, ke li elmontrigxis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li. 6CXiu, kiu restas en li, ne pekas; cxiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas. 7Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa; 8kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; cxar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontrigxis, por ke li detruu la farojn de la diablo. 9CXiu, kiu naskigxis de Dio, ne faras pekon, cxar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, cxar li naskigxis de Dio. 10Jen kiel evidentigxas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo:cxiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.

11CXar jen estas la anonco, kiun vi auxdis de la komenco:ke ni amu unu la alian; 12ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? CXar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.

13Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas. 14Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. 15CXiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. 16Per cxi tio ni konas amon:cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. 17Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li? 18Infanetoj, ni amu, ne laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero. 19Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux Li 20en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion. 21Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio; 22kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li.

23Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon. 24Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:per la Spirito, kiun Li donis al ni.



Esperanto

Bible Hub

1 John 2
Top of Page
Top of Page