Al la korintanoj 1 2
Esperanto
1Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aux de sagxeco, proklamante al vi la misteron de Dio. 2CXar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. 3Kaj mi estis cxe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. 4Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, 5por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la potenco de Dio.

6Tamen ni parolas sagxecon inter plenagxuloj, sed sagxecon ne de cxi tiu mondo, nek de la regantoj de cxi tiu mondo, kiuj neniigxas; 7sed ni parolas la sagxecon de Dio en mistero, la sagxecon kasxitan, kiun Dio antauxdestinis antaux la mondagxoj por nia glorado; 8kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

9sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

10Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio. 11CXar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. 12Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. 13Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.

14Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite. 15Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu. 16CXar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 1
Top of Page
Top of Page