Al la korintanoj 1 12
Esperanto
1Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras:Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

4Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias cxion en cxiuj. 7Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito; 9al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.

12CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo. 13CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

14CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo. 16Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo. 17Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado? 18Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis. 19Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas. 22Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.

27Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en gxi, cxiu laux sia parto. 28Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. 29CXu cxiuj estas apostoloj? cxu cxiuj profetoj? cxu cxiuj instruantoj? cxu cxiuj mirakluloj? 30cxu cxiuj havas kuracan povon? cxu cxiuj parolas per lingvoj? cxu cxiuj interpretas? 31Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraux pli preferindan vojon mi montras al vi.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 11
Top of Page
Top of Page