Kroniko 1 25
Esperanto
1David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo. 3De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon. 4De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot. 5CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman. 7Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.

8Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.

9La unua loto eliris cxe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du; 10la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 11la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 12la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 13la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 14la sepa por Jesxarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 15la oka por Jesxaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 16la nauxa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 17la deka por SXimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 18la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 19la dek-dua por HXasxabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 20la dek-tria por SXubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 21la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 22la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 23la dek-sesa por HXananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 24la dek-sepa por Josxbekasxa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 25la dek-oka por HXanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 26la dek-nauxa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 27la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 28la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 29la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 30la dudek-tria por Mahxaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 31la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 24
Top of Page
Top of Page