Kroniko 1 19
Esperanto
1Okazis poste, ke mortis Nahxasx, regxo de la Amonidoj, kaj lia filo farigxis regxo anstataux li. 2Tiam David diris:Mi estos favorkora al HXanun, filo de Nahxasx, cxar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al HXanun, por lin konsoli. 3Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al HXanun:CXu efektive David deziras honori vian patron antaux vi, ke li sendis al vi konsolantojn? cxu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon? 4Tiam HXanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detrancxis iliajn vestojn gxis duono, gxis la lumboj, kaj foririgis ilin. 5Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, cxar la viroj tre hontis. Kaj la regxo diris:Restu en Jerihxo, gxis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.

6Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraux si Davidon, tiam HXanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da argxento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maahxa, kaj el Coba cxarojn kaj rajdistojn. 7Kaj ili dungis al si tridek du mil cxarojn kaj la regxon de Maahxa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj starigxis tendare antaux Medba. Kaj la Amonidoj kolektigxis el siaj urboj kaj venis al la milito. 8Kiam David auxdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuragxuloj. 9Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalarangxigxis antaux la enirejo de la urbo; kaj la regxoj venintaj arangxigxis aparte, sur la kampo.

10Kiam Joab vidis, ke li havos kontraux si batalon antauxe kaj malantauxe, li faris elekton el cxiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalarangxis ilin kontraux la Sirianoj; 11la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj ili batalarangxis sin kontraux la Amonidoj. 12Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon; 13estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li. 14Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj, kaj cxi tiuj forkuris antaux li. 15Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux lia frato Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.

16Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj SXofahx, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis. 17Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalarangxigxis kontraux ili; David arangxis batalon kontraux la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li. 18Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil cxaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaux SXofahxon, la militestron, li mortigis. 19Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetigxis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 18
Top of Page
Top of Page